Izotopoj de kalcio

Kalcio (Ca) havas kvar stabilajn izotopojn 40Ca, 42Ca, 43Ca, 44Ca. Ankoraŭ du izotopoj 46Ca kaj 48Ca havas sufiĉe grandajn duoniĝotempojn tiel ke por ĉiuj praktikaj celaj ili povas esti konsiderataj kiel stabilaj.

Estas ankaŭ produktata per kosma radiado radioaktiva 41Ca kun duoniĝotempo proksimume 100000 jaroj. Malsimile al multaj aliaj aperantaj pro kosmaj izotopoj de diversaj elemrntoj kiuj estas produktata en la atmosfero, 41Ca estas produktita per neŭtrona kaptado per 40Ca. La plejparto de ĝia produktado estas en la supra tavolo de grundo de diko de proksimume metro, kie la aperanta pro kosma neŭtrona fluo estas sufiĉe forta. 41Ca estas multe studata en stelaj studoj ĉar ĝi disfalas al 41K, kriza montrilo de suno-sistemaj anomalioj.

97% de nature okazanta kalcio estas 40Ca. 40Ca estas unu el la produktoj de disfalo de 40K kune kun 40Ar. La kalio-argona datigo estas multe uzata en la geologiaj studoj, sed la granda kvanto de 40Ca en naturo malfaciligas uzon de ĝi en datigo. Tamen manieroj uzantaj mas-spektrogramojn kaj duopan alkoholan izotopan dissolvigon estas uzataj por kalio-kalcia datigo.

La norma atompezo estas 40,078(4) u.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy